Vinjetoj

kreita kurioza dancema zomita mal'luma
marema emocia pasota samideana dat'revena

Tas... kreita

Kreita, grafikaĵo en tri vinjetoj.Publikigita la sesan de decembro 2024.

Priskribo

  1. La unua vinjeto montras malmuntitajn erojn de Tas: unu cirklon, unu duoncirklon, du nigrajn cirkletojn kaj tri platajn ovalojn.
  2. En la dua jam estas konsruita la korpo per duoncirklon kaj la kolo per platajn ovalojn.
  3. En la tria vinjeto cirklo faras kapon kaj nigraj cirkletoj devenas okulojn. Tas estas plene kreita kaj ĝi rigardas nin.

Tas... kurioza

Kurioza, grafikaĵo en tri vinjetoj.Publikigita la sepan de decembro 2024.

Priskribo

  1. En la unua vinjeto Tas rigardas al ni ekde maldekstra angulo.
  2. En la dua vinjeto oni vidas ĝin trankvile marŝante deflanke.
  3. En la tria ĝi denove rigardas nin sed ekde la dekstra angulo.

Tas... dancema

Dancema, grafikaĵo en tri vinjetoj.Publikigita la okan de decembro 2024.

Priskribo

  1. En la unua vinjeto oni vidas Tas dancante kaj rigardante nin.
  2. En la dua ĝi dancas deflanke.
  3. En la tria dancas rigardante nin kaj levante ambaŭ braketojn.

Tas... zomita

Zomita, grafikaĵo en tri vinjetoj.Publikigita la naŭan de decembro 2024.

Priskribo

  1. En la unua vinjeto Tas rigardas nin malproksime. Oni plene vidas kapon kaj vestaĵon.
  2. En la dua ĝi rigardas nin pli proksime. Oni vidas ĝian kapon kaj iomete da vestaĵo.
  3. En la tria ĝi estas tiel proksima ke en la kadro oni nur vidas ĝian kapo'ampulon.

Tas... mal'luma

Malluma, grafikaĵo en tri vinjetoj.Publikigita la dekan de decembro 2024.

Priskribo

  1. En la unua vinjeto oni vidas du blankajn ĉusignojn en nigra fono.
  2. En la dua vinjeto krome la du ĉusignojn aperas ŝaltitan alumeton kaj malŝatitan kandelon.
  3. En la tria oni vidas blankan silueton de Tas tenante ŝaltitan kandelon kaj rigardante nin.

Tas... marema

Marema, grafikaĵo en tri vinjetoj.Publikigita la dek'unuan de decembro 2024.

Priskribo

  1. En la unua vinjeto Tas montras dorse rigardante la maron. La suno kaj la maro estas altaj kaj malproksime en la dekstra flanko aperas etan vel'ŝipon.
  2. En la dua vinjeto aperas Tas en sama posizio. La suno kaj maro malaltiĝis, kaj la vel'ŝipo ne plu aperas.
  3. En la tria, sama pozicio de Tas sed la suno kaj la maro preskaŭ malaperas ĉar ili estas tre malaltaj.

Tas... emocia

Emocia, grafikaĵo en tri vinjetoj.Publikigita la dek'duan de decembro 2024.

Priskribo

  1. En la unua vinjeto oni vidas zomitan kapon de Tas rigardante nin.
  2. En la dua vinjeto ĝiaj okuloj ek'akvumas.
  3. En la tria, ili ankoraŭ pli akvumas.

Tas... pasota

Pasota, grafikaĵo en tri vinjetoj.Publikigita la dek'trian de decembro 2024.

Priskribo

  1. En la unua vinjeto Tas marŝas deflanke kaj dektren.
  2. En la dua ĝi haltas kaj rigardas nin.
  3. En la tria, denove daŭras la marŝon deflanke kaj dektren.

Tas... samideana

Samideana, grafikaĵo en tri vinjetoj.Publikigita la dek'kvaran de decembro 2024.

Priskribo

  1. La du unuaj vinjetoj preskaŭ fondiĝas. Kiel en spegulo, oni vidas du Tas ampuletojn deflanke kaj distance, rigardante kaj montrante unu la alian.
  2. En la tria vinjeto ili estas apude kaj ili rigardas kaj salutas nin.

Tas... dat'revena

Datrevena, grafikaĵo en tri vinjetoj.Publikigita la dek'kvinan de decembro 2024.

Priskribo

  1. En la unua vinjeto Tas rigardas al ni kaj super ĝi estas verda stelo inter du krisignojn.
  2. En la dua vinjeto Tas aperas deflanke blovante verdan stel'kandelon. Sur ĝia kapo havas triangulan fest'ĉapelon kiu estas dekorita kun asteriskoj kaj klasika federuja simbolo de pentagono.
  3. En la tria vinjeto ĝi rigardas nin. La fono estas stelita de verdaj steloj de diversaj dimensioj. Supren oni legas Feliĉan Zamenhofan Tagon kaj suben 1859-2024.

Sciu pli