Pli

Tas estas arta projekteto por disvastigi samtempe lingvistikan kaj ciferecan liberan kulturon. Per Esperanto, ret'alirebleco, loka libera programaro, samideanaj serviloj, protokolaj tekstaj marklingvoj, normaj formatoj kaj protokoloj, ekobitoj, reciprokaj tiparoj kaj permisiloj.

Jen miksaĵo de Toi, de Kavaj'aĵoj, de la tri aktoj de vivo, de serĉado de beleco en simpleco. La nomo Tas estas mallongiĝo de "estas", kiel Toi estas mallongiĝo de "estoy" (mi estas en la hispana).

Kelkaj kulturaĵoj:

  1. Toi estis verda monstreto kun grandaj okuloj. Ĝi aperis en unu vinjeto farante diversajn aferojn. Dum kelkaj jaroj multaj infanoj el Hispanio aĉetis dolĉaĵon kiu enhavis tiujn vinjetojn.
  2. Kavajo estas desegno'maniero inventita en Japanio. Kavajaĵo ĝenerale estas simpla, bela, amuza, kolora. Kaj ĝi vekigas tenerecon kaj brakumadon.

Dankon, Lolo!

Tiu projekteto festas Zamenhofan Tagon 2024.

L.L. Zamenhof inventis Esperanton por unuigi la homaron sed ankaŭ li estis okulisto, do eble li ŝatus vidi priskribitajn bildojn ĉe Tut-tera Teksaĵo (TTT).

Zamenhof rompis murojn inter la popoloj
kaj ni rompas murojn inter retumantoj.

Krome, tiu modesta homo donacis Esperanton kiel publika havaĵo. Li refuzis agnoskon de sia kreaĵo ĉar li kohere pensis ke helplingvo ne povas aparteni al neniu sed al ĉiuj. Do, siatempe li jam kreis kaj disvastigis liberan kulturon.

Dankon Lolo pro via donaco!

Per Esperanto kaj aliaj liberiloj jen bildetoj en tri komiksaj grafikaĵoj disvastigitaj ĉe Federujo ekde la sesa ĝis la dekkvina de decembro 2024.

Feliĉan Zamenhofan Tagon al ĉiuj!

Broŝuro

Jen broŝuro por presi kaj faldi. La rezulto estas A6 broŝureto.

Instrukcioj

Unue, rigardante la paĝon kun bildetoj, faldu de supre malsupren por atingi horizontalan A5. Poste, faldu de maldektre dekstren por atingi A6 broŝuron.

Grafikaj instrukcioj por faldi broŝuron.

Broŝuro por presi, pdf
Broŝuro fontokodo, sla

Detaloj

Eksplicitaj praktikoj por disvastigi ampleksan liberan kulturon:

Longe vivu Liberan Kulturon!